LibDWG

LibDWG - malferma aliro al DWG

Rimarko: tiu ĉi projekto reaktiviĝis en septembro 2013. Ĝi estis re-forkita el LibreDWG. Tamen, ekde marto 2015 neniu ĝisdatigo estis lanĉita kaj ĝi tute malaktiviĝis refoje.


LibDWG estas biblioteko kiu ebligas legi la datumaron de dosieroj DWG. Temas ja pri tre grava ebleco, kiu ampleksigas la kapablon de la liberprogramara komunumo por disvolvigi pli interesajn trajtojn de aplikaĵoj ĉe la desegnada/fasonada industria metiejo (CAD).

La biblioteko estas kodumita per C kaj tiel ĝi fariĝas profitebla de vasta uzantaro (precipe programantoj, kompreneble). Ordinare, oni tuj demandus: Kial vi ne uzis C++?. Simple: Ĉar mi ne konas ĝin. Bone, nun serioze: Kiu kodumas en C++ facile povas uzi C-bibliotekon, sed la inverso ne veras. Do, tial estas konsilinde uzi C por krej plej utilajn bibliotekojn.

La strukturo de DWG estas komplikega, ĝi ne uzeblas simplece, ĝi ŝajnas esti farita tia, ke neniu komprenu ĝin. Tial, ni ne rekomendas ĝian uzadon, kaj tial ni ne disponigas skrib-kapablon per tiu ĉi biblioteko. Oni uzu LibDWG ĉefe por legi datumaron el tiaj dosieroj kaj filtri ilin al alia formo, pli libere kaj facile uzebla.

En la komenco de 2009, ekzistis neniu projekto simila al tiu ĉi, ĝia unikeco venis pro la uzata programlingvo (C) kaj pro la tiama stato de preskaŭ monopolo rilate al teknik-desegnadaj komputil-aplikaĵoj.

Alia interesa apartaĵo estis la aplikon de Esperanto por kodumi la bibliotekon. Tamen, tio estas alia batalo... kaj ni rezignis fari tion, ĉar ni profitis la disvolviĝon ricevitan ekde kiam ĝi estis portita al la angla lingvo.

Kapabloj de la lasta versio

La lasta versio (0.6) kapablas legi DWG-dosierojn laŭ la formoj R13, R14 , R2000 kaj R2004.

Ĝi provizas utilaĵon nomata "dwg-dump" por eltiri informon el DWG-dosiero, laŭ hom-legebla formo. Kaj ankaŭ alia, nomata "dwg-dxf", por konverti al la formo DXF R2000.

Jen sube kelkaj interesaj objektoj, disponeblaj por esti uzataj en DWG.

Limigoj de la lasta versio

Kroma (etendita) datumaro ne estas legata, ĉar ili dependas de aliaj aplikaĵoj por esti interpretataj, do ili estas tute neutilaj. Tiel, la objektoj XDATA estas simple preteratentataj dum skanado de la datumaro.

Interfaco (API):
La interfaco estas tre simpla, oni legas dosieron, kaj jen la datumaro disponiĝas en granda kvanto da objektoj por esti esplorataj. Tamen la informaro tie ne simplas, oni bezonas bone scii la funkciadon de AutoCAD por kompreni ties desegnaĵan datumbazon.

Alternativoj

Jen simpla rigardeto pri aliaj dosier-formoj pli taŭgaj al liberaj desegnadaj/fasonadaj aplikaĵoj.

Estonte

Poste tiu listo, facile oni povas "diveni", ke ni intencis krei filtrilon, kiu prenas dwg-dosieron kaj transformas ĝin al unu (aŭ pluraj) el la liberaj alternativoj. Tamen, estas longa vojo ĝis atingo tiun celon. Krome, aliaj homoj jam laboras pri tio, ekzemple: VectorSection

Alia interesa kapablo de tiu filtrilo estus krej bild-dosierojn, kiel PNG, SVG, EPS kaj eĉ PDF, ekzemple.


^ Supren ^